Monday 7 January 2008

La ŝipego Zamenhof

La plej granda esperanta ŝipo estis m/ŝ Zamenhof. Sufiĉas nur unu rigardo al ĝi kaj vi komprenas.

Foto de m/ŝ Zamenhof
http://www.freeweb.hu/egalite/sxipo/bildo01.jpg

1959 en Split (Jugoslavio) oni enmarigis novan modernan grandan maran kargoŝipon "Zamenhof". La ŝipo, tiutempe eĉ ŝipego, estis konstruita por pola-ĉina ŝipa entrepreno CHIPOLBROK kaj la hejmhaveno estis Gdynia (Pollando).

La datumoj de Zamenhof:
Longo: 154 m
Larĝo: 18.80 m
Alto: 12 m
Portipovo: 12800 tunoj
Maŝino: 6000 ĉevalpovoj
Rapido: 15-16 nodoj
ŝipanaro: 48 personoj

En la artikolo "Cxu Zamenhof scipovis nagxi au navigi-" http://www.china.org.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/bd98-10-8.html
ni ekscias ke 1982 la ŝipon, alinomitan "Cosko", ĉetis Ĉina Oceana ŝip-Kompanio.
Sed kio estis ĝis tio, pri tio legeblas en reto tre ampleksa bonega artikolo de Erasm Nawrowski kaj konsilata estas ĉion legi tie.

La adreso de "La marŝipo Zamenhof"
http://egalite.fw.hu

P.Aitai

1 comment:

neil.nachum said...

Cxar mi estis maristo dum du jaroj kaj opinias ke mi estas inter malmultaj esperantistoj kiuj alvenis al Rotterdam dum komerc-marista laboro mi tre interesigxas pri tiu-cxi speco de dokumentado de Zamenhof/Esperanto Sxipoj au' Boatoj.